Saltear al contenido principal

Ĉu vi ŝatus partopreni en monda kunpensado pri la rilato inter Universitato kaj Esperanto?

Se vi estas universitatano kaj/aŭ esploristo, ĉi tiu temo probable interesas vin. Se vi ne estas, vi ankaŭ povas kontribui kiel parto de la Esperanta komunumo.

1) Demandaro pri la Konferenco de la Universitato de Amsterdamo 2008

Ĉi tiu demandaro estis sendata nur al la partoprenantoj de la Konferenco de Universitatoj kie Esperanto aŭ Interlingvistiko estas Instruata, Universitato de Amsterdamo, 17-18 julio 2008.

2) Demandaro UNUA: rilato inter laboro kaj Esperanto

Ĉi tiu demandaro estas la unua kaj publika demandaro por esplori detalojn interesajn por la pripensado kaj verkado de la raporto.

Ĉu vi interesiĝas pri kiel ĝi estas kaj kion ĝi enhavas? Do, kial vi ne rigardas kaj plenumas ĝin?

PLENUMI LA DEMANDARON

 

Ni antaŭdankas vian kontribuon kaj resendon al viaj konatuloj.

3) Demandaro DUA: rilato inter Esperanto/Esperantujo kaj vi

Ĉi tiu demandaro estas la dua kaj publika demandaro. Ĝi temas pri via rilato kun Esperanto kaj Esperantujo.

PLENUMI LA DEMANDARON

 

Ni antaŭdankas vian kontribuon kaj resendon al viaj konatuloj.

4) Demandaro pri Kursoj kaj informaj agadoj rilate al Esperanto

Ĉi tiu demandaro temas pri kolekto de informo pri Kursoj, Retaj kursoj, Studprogramoj, Trejnadoj, kaj Informadoj/varbardoj nur en akademia mondo.

Ĝi estas parto de la datumlisto nomata Kursoj kaj informaj agadoj rilate al Esperanto.

PLENUMI LA DEMANDARON

5) Demandaro: Spertoj pri e-agadoj en edukaj centroj

Ĉi tiu demandaro temas pri kolekto de spertoj pri e-agadoj en edukaj centroj.

Ĝi estas parto de la esploro por scii pri bariloj kaj helpiloj en edukaj agadoj rilate al Esperanto.

Se vi havas iun problemon aŭ demandon pri la dosiero aŭ demandaro, ne hezitu kontakti nin.

ELŜUTU LA FORMULARON KAJ SENDU ĜIN AL raporto@kunagade.org

Volver arriba