Saltear al contenido principal

Kaŝita informo ĝis la plenumo de la Demandaro UNUA. Se vi ankoraŭ tion ne faris, vi ankaŭ povas kontribui.

La emo de ĉi tiu datumlisto estas montri liston de personoj, pli malpli, kiel oni jam faras en ĉi tiu organizo: http://reedes.org/censo-de-investigadores/ (alklaku la ligilon al PDF nomata Censo de investigadoras/es REEDES…).

Antaŭ tion montri, ni bezonas adaptiĝi al privatecaj EU-politikoj.

Priskribo de la datumlisto

Kaŝita informo ĝis la plenumo de la Demandaro UNUA.

GRAVA INFORMO: La Platformo Lattes enhavas pli ol 2600 vivresumojn kiuj indikas iun lingvoscipovon de Esperanto. Laŭ la informo kaj malkovro de Fernando Pita, prof-ro de la latina lingvo ĉe Universidade do Estado do Rio de Janeiro (UERJ), Brazilo: inter tiom da homoj estas bakalaŭroj, studentoj, specialiĝintoj, magistriĝantoj kaj 363 doktoroj, kun kelkaj datumoj ne ĝisdatigitaj. Paŝoj por rigardi la informon de la Platformo:

  • En la ĉefpaĝo de la Platformo alklaku Buscar currículo-n (Serĉi vivresumon)
  • Poste, elektu en Nas Bases la eblojn Doutores-n (Doktoroj) kaj Demais pesquisadores-n (Aliaj esploristoj).
  • Kaj alklaku Idioma-n, elektu tiam nur Esperanto kaj finfine alklaku Buscar.

Datumlista detaloj

Ĉi tiu datumlisto estas malfermata al pliaj kontribuoj. Nia propra datumlisto, privata, enhavas informon kaj listigis ĝin per la jenaj fontoj kaj formatoj. Estus bonega estonta kunlaborado inter organizoj por faciligi la kreadon de internacia/transnacia reto, celo de ESF.

Fontoj: Edukado.net; Raportoj de Germain Pirlot kaj de Detlev Blanke; IpI (Informilo por Interlingvistoj); ILEI; Retlistoj [universitato] kaj aliaj; Platformo Lattes (Brazilio); Prelegantoj dum Internacia Kongresa Universitato (IKU); Bibliografio en ISAE; Redaktataj Komitatoj de revuoj; Bibliografio en diversaj publikaĵoj; Serĉado per Facebook, Twitter kaj Google; Informantoj per retmesaĝoj; Kontribuoj per korektformularo en ĉi tiu sekcio.

Formato: Google Drive kaj Google Maps.

Volver arriba