Saltear al contenido principal

ANTAŬAJ INFORMOJ DUM LA ESPLORADO POR LA RAPORTO

Kio estas ĉi tiu raporto

La organizo ESF decidis subteni la verkadon de raporto pri la nuna situacio de Interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj.

Ĉi tiu raporto celas kontribui per informoj, analizoj, interpretoj kaj datumoj kiel bazan deirpunkton por la Nitobe-simpozio en Lisbono 2018, tuj post la Universala Kongreso.

La propono por ĉi tiu raporto estas: (1) pretigi verkatan raporton kiel dokumenton kun dekoj da paĝoj; (2) montri kaj havigi datumlistojn kiuj estas gravaj aldonoj por kompreni larĝasence la raporton kaj por liberigi pliajn informojn por plej profunda kaj informata pripensado.

La limdato por fina malneto estas fino de Junio 2018.

La informo de ĉi tiu retejo povas ŝanĝiĝi ĝis la atingo de la fina raporto.

Celoj de la raporto

1. Kontribui al pensado kaj agado pri planado favore al sukceso de la enkonduko kaj daŭrado de Esperanto en la universitata kaj akademia mondoj. Do, ne nur kompili informon sed organizi, analizi kaj interpreti ĝin kaj proponi diversajn alirojn kaj vojojn. Resume: havigi informon utilan por estonta strategia kaj taktika planado.

2. Kreskigi la ĉeeston de Esperanto en la Universitatoj per tri vojoj:

· Pri Esperanto mem, la fokuso en la propra lingvo kaj ĝiaj realaĵoj.

· Per Esperanto kiel universitatilo, tio estas, kiel rimedo por la profesia universitata agado.

· Per koheraj, efikaj kaj realaj strategioj kaj projektoj

Fakoj kaj Esperanto

Dum la lastaj jaroj la fokuso pri Esperanto en universitataj fakoj ŝajnas esti ligataj al Interlingvistiko, en larĝa senco. Kiel supre dirite, nia deirpunkto estas pripensi Esperanton en la Universitato, do, nia aliro estas malfermata al kunpensado pri la ŝancoj kaj potencialojn, ankaŭ limojn, kiujn ni havas per diversaj fakoj.

Same, bona pripensado postulas koni la situacion de la Universitato kaj la situacion de la rilato inter Universitato kaj Esperanto. Pro tio, ni konsideris grave enkonduki bazan esploron pri tiuj eroj kiuj estas parto de tiu rilato, specife en la Universitato:

Kvankam la agordo pri la raporto ne temis pri la kreado nek la kolekto de ĉi tiuj informoj, per ĉi tiu reteja rimedo kaj la kunlaborado de diversaj homoj kaj organizoj, ni esperas atingi ĝeneralan nunan bildon de la rilato inter Universitato kaj Esperanto.

Analizoj kaj interpreto

Tiuj antaŭaj partoj de fokuso por la raportoj estas plenumantaj diversmaniere. Ni atentas pri raportoj, bultenoj, enketoj, statistikoj, intervjuoj, paneloj, kaj aliaj fontoj.

Per analizo kaj interpreto, ni intencas trovi ĉefajn kategoriojn aŭ temojn, kiuj povas roli kiel kernajn por kompreni la nunan situacion kaj malfermi ŝancojn por efikaj agadoj.

Kial kaj kiel kontribui

Se vi volas kontribui per informoj, sugestoj aŭ ideoj, ne hezitu tion fari per la diversaj ebloj, kiujn vi povas trovi en la retejo. Ni bonvenigus kaj dankus vian kontribuon. Ni traktos diligente kaj private personajn informojn.

Volver arriba