Saltear al contenido principal

KIEL kontribui

Kunpensu

Ĉi tiu raporto estas konstruata komune kaj kune. Pripensu la rilaton inter Universitato kaj Esperanto kaj ne hezitu sendi viajn sugestojn, ideojn, opiniojn kaj proponojn. Ni traktos ĉiujn mesaĝojn private kaj diligente. Por faciligi vian kontribuon, vi tion fari per DEMANDAROJ kiujn vi povas respondi rapide. Ĉu vi volas provi?

Aliĝu

Aliĝu al nia adresaro por ricevi informon de nia agado kaj petojn por sukcese plenumi la raporton. Se vi estas iusence profesie rilata al universitato, ni ŝatus speciale kalkuli je vi por informiĝi.

Konigu

Konigu ĉi tiun retejon kaj projekton al viaj konatuloj kaj amikoj por ke ili ankaŭ sciu kaj kontribuu laŭvole.

Datumlistoj

Kontrolu la datumlistojn kaj plenumu ilin per informoj kiuj povas manki aŭ bezonas korekton.

KIAL kontribui

Atingi pli da informo

Per komuna scio-konstruado ni povas atingi plej bonajn ideojn kaj alirojn por plej bonaj decidoj.

Parto de grupo

Per via kontribuo vi povas esti parto de ĉi tiu agado, unua paŝo por eble pli granda projekto.

Certeco

Per komuna scio-konstruado la informojn kaj ideojn kiujn ni uzas estas, probable, plej certaj ol tiuj kiuj ne ricevas kontraston.

Facila

Nia celo per ĉi tiu retejo estis faciligi la ŝancon kontribui. Tamen, se vi sentas ke tion fari ne estas facila, kontaktu nin kaj ni volonte helpos.

Kompleksa

La aliro al Universitato kaj Esperanto estas kompleksa. Tio malfaciligas la taskon sed per komuna kontribuo, ni povas lumigi flankojn pli facile.

Kontentigo kaj pliaj kialoj

Per via kontribuo, vi kontentigos nin kaj estas apogo por daŭrigi en nia laboro, kaj tio, estas dankenda.

Volver arriba