Revuoj, fakaj vortaroj kaj aliaj publikaĵoj
Revua / Publikaĵa Nomo | Tipo | Lingvo | Akronimo | Organizo | Priskribo | Kreita | Ĉefa redaktoro aŭ Kompilinto(j) | Redaktoro | Retadreso | Fako(j) | Uzo de Esperanto (nur en kategorio 'Revuo' laŭ 4 subkategorioj) | Ligilo 1 | Ligilo 2 | Pli da informo | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bibliografio de la Scienca Revuo | Bibliografio | Esperanto | Scienca Revuo | La bibliografio de la Scienca Revuo de la jaroj 1949 ĝis 2011. Laŭ aŭtoroj kaj laŭ apertempo | https://scienca-revuo.info/pages/view/bibliografio | PDF: https://scienca-revuo.info/SR-bibliografio_lauxtempa.pdf | |||||||||
Baza Bibliografio de Interlingvistiko / Fundamental Bibliography of Interlinguistics | Bibliografio | Esperanto | Liu Haitao | http://www.lingviko.net/ikbiblio.htm | |||||||||||
Selecció bibliogràfica sobre interlingüística / Bibliografia elekto pri Interlingvistiko | Bibliografio | Plurlingva | PDF: http://www.esperanto.cat/edicions/bibliografia_interlinguistica_blanke_2007.pdf | ||||||||||||
Esperantistaj bibliotekoj | Biblioteko | Ĉiujare, belga esperantisto Roland Rotsaert kunigas pere de demandaro informojn pri la nuna stato de la esperantistaj bibliotekoj tra la mondo. Jen eta raporto surbaze al tiu informo (por pliaj klarigoj, nepre legu ĝin). | http://enesperantujo.blogspot.com.es/p/esperantistaj-bibliotekoj.html | ||||||||||||
Inventaro de Esperanto-bibliotekoj je 16 decembro 2013 | Biblioteko | Ĉiujare, belga esperantisto Roland Rotsaert kunigas pere de demandaro informojn pri la nuna stato de la esperantistaj bibliotekoj tra la mondo. Jen eta raporto surbaze al tiu informo (por pliaj klarigoj, nepre legu ĝin). | Roland Rotsaert | roland.rotsaert [ĉe] gmail.com | https://docs.google.com/file/d/0Bw9nspuo8XrAeXpBTURWVGtqcDQ/edit | ||||||||||
Fotografia terminaro | Faka vortaro | Esperanto | Eldonejo Libera | Tiu ĉi fotografia terminaro enhavas pli ol 400 terminojn pri cifereca kaj analoga fotografio, inkluzive terminojn por la plej novaj inventoj. | 2018 | Lode Van de Velde | lodchjo [ĉe] yahoo.com | Fotografio | https://e-libera.weebly.com/bitlibroj.html | (poste aperu papera versio kun plurlingvaj tradukoj) | |||||
Faka vortaro | Faka vortaro | Rusa, latina, Esperanto, angla, germana, hispana | 6-lingva reta Biologia vortaro : rusa-latina-Esperanta-angla-germana-hispana | Ankoraux ne finita: Birdoj kaj Mamuloj estas preparataj | Tatjana Auderskaja | Proponita por redaktado al la Akademio de Esperanto | verda99 [ĉe] mail.ru , verda2008 [ĉe] gmail.com | Biologio (dume nur Vertebruloj) | http://vortaro.zzz.com.ua | ||||||
Information for Interlinguists | Informilo | Angla | IFI | ESF kaj CED | Same kiel la numero 1. | http://www.esperantic.org/en/publications/ifi-information-for-interlinguists | |||||||||
Informilo por Interlingvistoj | Informilo | Esperanto | IpI | ESF kaj CED | IpI (Informilo por Interlingvistoj) estas publikaĵo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF), por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la novaĵoj en la kampo de interlingvistiko. La publikaĵo estas havebla en Esperanto (vidu la arĥivon sube) kaj en en la angla. Por sendi materialojn kaj aliĝi al la dissendolisto, skribu al ipi [ĉe] esperantic.org. | http://www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/ | |||||||||
Język. Komunikacja. Informacja. (En Esperanto: Lingvo. Komunikado. Informado.) | Revuo (faka) | Ekde 2017: pola, angla, germana, franca kaj Esperanto | IJK | Ilony Koutny | Revuoj kiuj akceptas E-ajn artikolojn inter aliaj lingvoj (ANKAŬ EO-artikoloj) | http://jki.amu.edu.pl/ | |||||||||
Scienca Revuo | Revuo (faka) | Esperanto | ISAE | La Scienca Revuo estas grava kaj tradicia ĵurnalo priscienca en Esperanto. Se vi volas legi prisciencajn artikolojn en Esperanto nepre indas konsideri ĝin. Ĝi kovras ĉiajn sciencajn fakojn kaj flanke de la scienca enhavo ankaŭ enhavas sekcion pri terminologio, pri scienco kaj socio kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. Vi povas kontroli la bibliografion de la Sciencia Revuo en: https://scienca-revuo.info/SR-bibliografio_lauxtempa.pdf | Johannes Mueller | redaktisto [ĉe] scienca-revuo.info | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | https://scienca-revuo.info/ | PDF: https://scienca-revuo.info/SR-bibliografio_lauxtempa.pdf | ||||||
Beletra Almanako | Revuo (faka) | Esperanto | BA | Literatura revuo prezentanta kaj originalajn kaj tradukitajn tekstojn | 2007 | Ulrich Becker, Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero | redaktejo [ĉe] gmail.com | Literaturo | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | www.beletraalmanako.com | |||||
Jura Tribuno Internacia | Revuo (faka) | Esperanto | Internacia Jurista Esperanto-Asocio | Revuo en esperanto pri juraj temoj | José María Rodríguez | esperanto14 [ĉe] ono.com | Juro | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | |||||||
Káñina, Revista de Artes y Letras de la Universidad de Costa Rica | Revuo (faka) | Hispana, angla, franca | Universidad de Costa Rica | Akademia revuo pri Belarto kaj Beletroj | 1977 | Jorge Antonio Leoni de León | KANINA [ĉe] ucr.ac.cr | Belartoj, muziko, literaturo, lingvistiko | Revuoj kiuj akceptas E-ajn artikolojn inter aliaj lingvoj (ANKAŬ EO-artikoloj) | ||||||
Language Problems and Language Planning | Revuo (faka) | Plurlingva | LPLP | La revuo Language Problems and Language Planning (Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado) aperas trifoje jare, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Ĉi tiu internacia multlingva revuo publikigas artikolojn ĉefe pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzado. La revuo enhavas ankaŭ sekciojn pri interlingvistiko kaj recenzojn de publikaĵoj. | François Grin | Michele Gazzola | Linguistics: + Language policy + Sociolinguistics and Dialectology Main BIC Subject: + CF: Linguistics Main BISAC Subject: + LAN009000: LANGUAGE ARTS & DISCIPLINES / Linguistics / General | https://benjamins.com/catalog/lplp | |||||||
Esperantologio / Esperanto Studies / EES | Revuo (faka) | Plurlingva | EES | EES estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, same kiel recenzojn. La revuo estas publikigata en du formoj, tamen enhave identaj: presita sur papero kaj rete alirebla.Entute 723 paĝoj estas publikigitaj. Paperaj ekzempleroj de la unuaj du kajeroj estas akireblaj de Universala Esperanto Asocio aŭ de la redaktoro. Paperaj ekzempleroj de la tria ĝis sepa kajeroj estas vendataj de KAVA-PECH. La elektronikan version publikigas Upsala Universitato sub la respondeco de Ingrid Maier. Ĝi estas alirebla ĉe la retadreso http://www.cb.uu.se/esperanto Ĉiu aŭtoro rajtas verki aldonajn notojn al sia jam publikigita artikolo. Tiuj aldonoj povos enhavi korektojn, komentojn kaj novajn referencojn. La revuo estas ia daŭrigo de la iama revuo Esperantologio, kiun redaktis Paul Neergaard dum la jaroj 1949–1961. | 1999 | Christer Kiselman | kiselman [ĉe] it.uu.se | http://www.cb.uu.se/esperanto/ | |||||||
IF-Sophia | Revuo (faka) | Plurlingva | Elektronika revuo de filozofia, scienca kaj teknologia esplorado | 2014 | José Provetti Junior | jose.provetti [ĉe] ifpr.edu.br | Filozofio, Scienco kaj Teknologiaj | https://www.grupodepesquisafilosofiacienciaetecnologiasifpr.com/revista | |||||||
Lingvistik' | Revuo (faka) | Plurlingva | Lingvistik' (ISSN 1986-4450) estas internacia revuo pri lingvoscienco, fondita en 2011 de aro da fakuloj de malsama deveno, danke al la apogo de la Internacia Universitato de Karlovo (Bulgarujo). La revuo aperas enrete ĉiujare, gastigante lingvistikajn artikolojn verkitajn en ajna lingvo de la mondo, sed nepre akompanatajn de traduko - minimume de ilia resumo - al Esperanto, la plej disvastiĝinta planlingvo, kreita en 1887 por la internacia kaj pacema komunikado inter la diversaj popoloj. | 2011 | Emerson Werneck, Eleuteria Papacosta | revuo.lingvistik [ĉe] gmail.com | Lingvoscienco | Revuoj kiuj akceptas E-ajn artikolojn inter aliaj lingvoj (ANKAŬ EO-artikoloj) | https://lingvistik.weebly.com/ | ||||||
Internacia Pedagogia Revuo | Revuo (faka) | IPR | ILEI | IPR prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj, organizajn informojn. IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie esperanto estas instruata. | Jozefo Nemeth | jozefo.nemeth [ĉe] gmail.com | http://www.ilei.info/ipr/index.html | ||||||||
Medicina Internacia Revuo | Revuo (faka) | Universala Medicina Esperanto Asocio | La revuo eldonas artikolojn skribitajn en diversaj kongresaj lingvoj (angla, Esperanto, hispana, itala, pola, i.a.) kun angla kaj Esperanto-resumoj | interrev.com | https://uea.org/vikio/Universala_Medicina_Esperanto-Asocio | ||||||||||
Esperanto | Revuo (movada) | Esperanto | UEA | revuo.esperanto [ĉe] gmail.com | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | https://revuoesperanto.org/ | |||||||||
Brazila Esperantisto | Revuo (movada) | Esperanto | Brazila Esperanto-Ligo | Oficiala Organo de Brazila Esperanto-Ligo | 1907 | Evandro Avellar | redakcio [ĉe] esperanto.org.br | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | |||||||
Lumo | Revuo (movada) | Esperanto | La Kanada Esperanto-Asocio | Oficiala organo de La Kanada Esperanto-Asocio | 1901 (de antaŭa organizaĵo) | Camille-Amélie Marie-Madelaine Koziej Lévesque | Camille-Amélie Marie-Madelaine Koziej Lévesque | lumo.revuo [ĉe] gmail.com | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | http://esperanto.ca/ | |||||
Gazeto Andaluzia | Revuo (movada) | esperanto | Andaluzia Esperanto-Unuiĝo | Revuo pri la Esperanto Movado en Andaluzio | 1984 | esperanto14 [ĉe] ono.com | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | www.esperanto.ac | |||||||
Kontakto | Revuo (movada) | Esperanto | TEJO/UEA | Kontakto estas dumonata, revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko. Ĝi estas revuo de TEJO eldonata de UEA kaj legata en ĉ. 90 landoj. Kontakto estis fondita en 1963, kaj ĝia unua redaktoro estis Humphrey R. Tonkin. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate, sed eblas ankaŭ aboni aparte de membreco. Antaŭ la eldono de papera numero, pere de la reta Jarlibro de UEA en la reto ekhaveblas ankaŭ la reta versio de la revuo por TEJO-membroj kaj ĉiuj Kontakto-abonantoj: | 1963 | Rogener Pavinski | Rogener Pavinski | kontakto [ĉe] tejo.org | Revuoj, kiuj NUR akceptas artikolojn en Esperanto (NUR EO-artikoloj) | http://kontakto.tejo.org/p/revuo-kontakto.html | |||||
Esperantic Studies: State-of-the-Art | Teko | Angla | ESF | Asya Pereltsvaig | http://www.esperantic.org/en/research/state-of-the-art/ | ||||||||||
Esperanto en amaskomunikiloj | Teko | Angla | ESF | Esperanto en New York Times? Wall Street Journal? The Economist? Certe! Ĉi tie estas artikoloj pri Esperanto en gravaj gazetoj de Usono kaj la mondo. | http://www.esperantic.org/en/publications/esperanto-in-the-media/ | ||||||||||
Esploraj rimedoj pri Esperanto kaj Interlingvistiko (Research tools on Esperanto and the field of Interlinguistics) | Teko | Angla / Esperanto | ESF | This page offers information about organizations, libraries, and online resources on Esperanto and the field of Interlinguistics. Corpora and dictionaries; Libraries and Special Collections; Organizations; Online resources; Print, CD-ROM and Online Bibliographies; Publishers. | http://www.esperantic.org/en/research/research-tools/ | ||||||||||
Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto | Teko | Esperanto | Eventoj.hu | Por ricevi sian universitatan diplomon studentoj en Hungario devas fari ankaŭ ekzamenon pri iu fremda lingvo. En baza, bakalaŭra nivelo en multaj universitatoj ankaŭ Esperanto estas akceptata, sed en mastera grado (msc) – laŭ pasintjara leĝo – oni akceptas nur tiujn lingvojn, en kiuj pruveble ekzistas scienca kaj faka literaturo. Por helpi la studentojn de la koncernaj fakoj en la Esperanto-Centro Eventoj, oni kompilis libro-liston pri fakaj verkoj kaj sciencaj libroj eldonitaj aŭ aperintaj en Esperanto – nekonsidere ilian nunan aĉeteblon. Listo enhavas 4401 elementojn de la sekvaj fontoj: · ĉiuj materialoj de STEB (Scienca kaj Teknika E-Biblioteko) ĉe www.eventoj.hu; · libroj en la libroservo de UEA en kategorio scienco kaj tekniko; · libroj kun scienca kaj teknika enhavo en la katalogo de Kolektaĵo Fajszi; · artikoloj el Scienca Revuo en retejo ĉe Eventoj; · artikoloj el la scienca revuo Teleskopo; + artikoloj el Jura Revuo; · listo pri aperintaj vortaroj en la retejo de UEA; · enhavo de la verko Fakverkoj de Miroslav Malovec; · librolisto en broŝuro de Rátkai Árpád pri faka aplikado; ktp, ktp. La listo ne estas tute kompleta, celo estis nur helpi la juran agnoskon de Esperanto en hungaraj universitatoj. La nuna fazo (aŭtuno en 2012) estas rezulto de plurmonata laboro. Se iu volas daŭrigi kaj plikompletigi la materialon, volonte szilvasi [ĉe] eventoj.hu transdonas la fontan xls-dosieron. | Szilvási László kaj Mészáros István | szilvasi [ĉe] eventoj.hu | http://www.eventoj.hu/sciencverkoj/ | ||||||||
Listo de diplomverkoj ĉe la iama Esperanto-Fako de budapeŝta universitato ELTE | Teko | Plurlingva | En la retejo estas afiŝita listo de 125 diplomverkoj faritaj ĉe la iama Esperanto-Fako de budapeŝta universitato ELTE, plus 13 aliajn hungariajn diplomverkojn. | http://eszperanto.hu/egyeb.htm#studverkoj | PDF: http://eszperanto.hu/egyeb/ELTE_E-Fako_dipl-verkoj.pdf | https://www.facebook.com/groups/esperantoenuniversitatoj/permalink/10155077000927155/ | |||||||||
Kolekto de periodaĵoj | Teko | Plurlingva | CDELI | http://www.cdeli.org/Periodajhoj.html | |||||||||||
arXiv | Teko | Plurlingva | Cornell University Library, the Simons Foundation and by the member institutions. | arXiv (elparolita AR‑kajv en la angla) estas elektronika arkivo por antaŭpresaj sciencaj artikoloj. Ĝi funkcias en la fakoj de Fiziko, Matematikoj, Komputika Scienco, Kvanta Biologio, Kvanta Financado, Statistikoj, Elektra Inĝenieristiko kaj Sistemoj-Scienco, kaj Ekonomio. Ĝi povas esti alirata nur rete. | Fiziko, Matematikoj, Komputika Scienco, Kvanta Biologio, Kvanta Financado, Statistikoj, Elektra Inĝenieristiko kaj Sistemoj-Scienco, kaj Ekonomio | arXiv.org | https://arxiv.org/help/faq/multilang | ||||||||
Eldonejoj kompilataj | Teko | Akademio Literatura de Esperanto | Projekto iniciatita de Gunnar Gällmo kaj Sten Johansson | http://www.akademio-literatura.org/ligiloj/eldonejoj | |||||||||||
Universitataj artikoloj (angle) | Teko | ESF | Arkivo de akademiaj artikoloj ligitaj al Esperanto kaj ĝia rolo en edukado, historio kaj la superrigardo de la kampo de Esperantaj Studoj kaj ligitaj temoj. | http://www.esperantic.org/en/publications/scholarly-articles/ | |||||||||||
Bitoteko | Teko | HEF | Bitoteko estas biblioteko de bitoj. Bito, laŭ PIV, estas: 1. Mezurunuo de informacio egala al la kvanto, kiu ebligas elekton inter du eblaĵoj, kaj tial prezentebla per duuma cifero. 2. Duuma cifero (0 aŭ 1). Bitoteko finfine estas biblioteko kies dokumentoj prezentiĝas en bita formato, cifereca biblioteko. Trovu do ĉi-tie deŝuteblajn bitdokumentojn plurspecajn (librojn, gazetojn, sonregistrojn, videojn, ktp.) el Biblioteko Juan Régulo kaj el aliaj kunlaborantaj organizoj. | bitoteko.esperanto.es | |||||||||||
Listo de verkoj kompilitaj | Teko | STEB | http://www.eventoj.hu/steb/ | https://www.facebook.com/Ret.Info/posts/904357296310380 | |||||||||||
Listo de FAKAJ VORTAROJ, TERMINAROJ | Teko | STEB | http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/index-vortaro.htm | ||||||||||||
Teko de UEA | Teko | UEA | Reta biblioteko kaj deponejo de UEA-rilataj dokumentoj. | https://uea.org/teko | |||||||||||
Katalogo de artikoloj en E-periodaĵoj | Teko | UEA | Ĉi tiun kolekton de artikoloj en Esperantaj periodaĵoj faris Tom Arbo Høeg (1926-92), laŭ modelo de simila katalogado de norvegaj artikoloj en la Universitata Biblioteko de Oslo (kie li mem estis sekciestro). Kun kelkaj helpantoj en Norvega E-Ligo li registris plejparton de la artikoloj ĝis sia morto en 1992.
Poste ĉefe zorgis pri la projekto Douglas Draper. Enretigis ĝin en februaro 2006 Andrej Grigorjevskij |
https://uea.org/teko/katalogo_de_artikoloj | |||||||||||
Diplomlaboraĵoj ĉe Edukado.net | Teko | Edukado.net | En tiu ĉi sekcio ni kolektas informojn kaj specimenojn de universitataj kaj altlernejaj diplomlaboraĵoj | https://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj | |||||||||||
Dosierujo ĉe Edukado.net | Teko | Edukado.net | Kategorioj en la dosierujo: Afiŝoj, Artikoloj, Filmoj, Informmaterialoj, Intervjuoj, Komputilaj programoj, Kursprogramoj, Libroj, Ludoj, Nekrologoj, Oficialaj dokumentoj, Prelegoj, Prezentaĵoj, Projektoj, Raportoj, Recenzoj, Revuoj, Sondosieroj, Studlaboraĵoj | https://edukado.net/biblioteko/dosierujo | |||||||||||
Esperanto-terminaroj, aperintaj ekde 1980 | Teko | UEA | Kompilis: ĵ. vaŝe komisie de retgrupo „terminologio”, jxvasxe [ĉe] free.fr helpis: d. bindmann, r. corsetti, b. eichkorn, i. ferenczy, h. hoffmann, i koutny, t. kristály, k. lendon, m. maradan, c. minnaja, i. osibov, b. pabst, r. rotsaert, z. sibayama, l. sözüer, g. valente, r. williams eldono: 12a, 2011-06-26 ĉi tiu listo prezentas noticojn pri vortlistoj kaj terminaroj eldonitaj ekde 1980. ili minimume enhavu esperantajn terminojn aŭ esprimojn. la rubriko "kapvortoj" nombras la esperantajn vortojn sen distingo inter preferataj terminoj kaj sinonimoj. | https://uea.org/teko/terminaroj_ekde_1980 | |||||||||||
Revua / Publikaĵa Nomo | Tipo | Lingvo | Akronimo | Organizo | Priskribo | Kreita | Ĉefa redaktoro aŭ Kompilinto(j) | Redaktoro | Retadreso | Fako(j) | Uzo de Esperanto (nur en kategorio 'Revuo' laŭ 4 subkategorioj) | Ligilo 1 | Ligilo 2 | Pli da informo |
Priskribo de la datumlisto
Ĉi tie ni kompilas informon pri la ĝenerala sekcio Revuo kaj aliaj publikaĵoj.
La kategorioj de ĉi tiu datumlisto estas:
- Arkivo
- Bibliografio
- Biblioteko
- Faka vortaro
- Informilo
- Revuo
- Teko: laŭ PIV, ĝi estas Kolekto k kolektujo de dokumentoj
Datumlista detaloj
Ĉi tiu datumlisto estas malfermata al pliaj kontribuoj.
Fontoj: Edukado.net; Raportoj de Germain Pirlot kaj de Detlev Blanke; IpI (Informilo por Interlingvistoj); ILEI; Retlistoj [universitato] kaj aliaj; serĉado per Facebook, Twitter kaj Google; informantoj per retmesaĝoj; kontribuoj per korektformularo en ĉi tiu sekcio.
Formato: Google Drive kaj Google Maps.